Skip to content

[ep01--ep27/eo] Improve Esperanto translation.

Tirifto requested to merge eo-corrections-tirifto into master

Hello, saluton! I have corrected the Esperanto translation of the first 27 episodes. My changes are documented further below in Esperanto; if you do not speak it (yet), here’s a summary: all kinds of errors were corrected, positioning of text and bubbles was adjusted, terminology was unified, and so was puncuation, by what I’d like to believe is the French standard.

I have also noticed some potential issues, so please take a look at them right here below, @Deevad. This is my first Merge Request here, so I hope it’s alright. Discussion is pending!

Potential issues

  • Translation for episode 1 is noted as CC BY-SA 4.0. (I’m perfectly okay with it; not sure about you.)
  • Episodes 2, 3, 4, 10, 20, 25 seemingly lack translator credits (so I didn’t add mine, either).
  • On page 6 of episode 6, the ‘onomatopoeia’ ‘GRAAAAAND’ may have lost its intended graphical effect; Inkscape crashed when I started rewriting it.
  • In the font ‘Lavi’, the circumflex in the letter ‘ĵ’ looks misplaced in the italic variant. See chapter 17, page 5, Cumin’s bubble.

Karaj samideanoj, mi faris multajn sistemajn ŝanĝojn kaj korektojn; plejparto de ili estas tiel baza kaj evidenta, ke mi neniel dubas, ke vi ĉiuj ilin aprobus. Pri la ceteraj eble ne ĉiu iom sperta esperantisto konsentus, kaj kvankam mi faris ilin pro bone pripensitaj kialoj, kaj ankaŭ por ili mi esperas vian aprobon, mi sentas, ke mi ne devas ĝin anticipi.

Tial sube vi trovos plenan liston de faritaj ŝanĝoj, inkluzive kelkajn apartajn en unuopaj ĉapitroj, kun alskribitaj kialigoj. Tiuj ofte estas la ecoj de facileco, oficialeco, kaj signifeco. Jen eta klarigo:

  • facila = konsistanta el bazaj, al ĉiuj facile kompreneblaj vortoj (komparu: »tralumebla« × »diafana«)
  • oficiala = konsistas nur el simplaj vortoj oficialigitaj de la Akademio de Esperanto (komparu: »malluma« × »tenebra«)
  • signifa = esprimanta klare difinitan signifon (komparu: »tuŝ« × »tap« kiel sonimitojn)

Se vi trovos eraron, bonvolu diri. Se vi malkonsentas pri io, ni diskutu. Mi provis listigi ĉion eble gravan, kaj espere vi ne bezonos do malfermi ĉiun paĝon individue. (Kaj se vi ne zorgas, pardonu la mencion. :P @Ionicero, @jorgesumle, @sitelen)

Ĉieaj ŝanĝoj

Ĝeneralaj
  • Apliko de franca interpunkcio konsentita en ĉi tiu diskuto.
    • Nerompeblaj etspacetoj antaŭ iuj signoj, precipe: ?, !, : kaj ;.
    • Francaj citiloj kune kun la menciita etspaceto: «  kaj  ».
    • Spacoj post tripunktoj (...), sed ne antaŭloke.
  • Apliko de la normoj ŝajne konsentitaj en ĉi tiu diskuto.
    • Tradukado de »episode« al »ĉapitro«.
    • Ordaj numeroj sen streketoj.
  • Korektoj de mistajpoj, gramatikaj eraroj, kaj mistradukoj.
  • Alĝustigoj de la signoj kaj vezikoj en spaco.
  • Normigitaj dankovortoj:
    • Traduko : enkondukas tradukintojn.
    • Korekto : enkondukas korektintojn.
    • Krea Komunaĵo Atribuite nomas la permesilon (laŭtaŭge).
  • Tradukoj de ankoraŭ netradukitaj tekstoj (plejparte fonaj).
Ŝanĝoj de nomoj
Personoj
  • Azeirf → Azirf
  • Aiel → Ajel
    • Sekvas la elparolon.
  • Ŝiŝimio → Ŝiĉimio
    • Laŭ Vikipedio, la originala japanlingva nomo de la spico estas »しちみ« [ŝiĉimi], kaj ankaŭ aliaj lingvoj ŝajnas konservi la sonon.
Herevaĵoj
  • Drak-Bovino → drakbovino

    • Skribita kiel normala vorto.
  • Unio de Teĥnologiistoj → Unio de Teĥnikistoj

    • Oficiala.
  • Normigitaj nomoj de sorĉartoj.

    • Ah·o
    • Akv·ah·o
    • Ĥaos·ah·o
    • Hipi·ah·o
    • Magm·ah·o
    • Viv·ig·ah·o
      • Laŭ la originalo tio estus »Kadavr·ah·o«, sed »Viv·ig·ah·o« ŝajnas pli dira pri la donitaj celoj de la sorĉarto (vivigi aĵojn).
    • Laŭ la ĉi-supra indiko, ni enkondukas novan vorton, »ah«, kaj kunmetas ĝin por fari la aliajn nomojn. Vidu ĉi tiun diskuton.
  • Normigita horsistemo.

    • x-an de Rozluno → Rozlune
    • x Antaŭa Taga Marso → Aerlune
    • Ĝenerale ekzistas almenaŭ tri eblaj solvoj (kie »x« signifas nombron):
      • »x Aerlune/Rozlune« sekvas la originalon plej proksime. Mi elektis ĝin pro ebla historia graveco. (Alternative: »x-an de Aerluno/Rozluno«.)
      • @jorgesumle elpensis bonan manieron konservi la vortludon, sed ĝi bezonas revortigon. Pripensu:
        • »Antaŭ Taga Marso« pensigus pri ia astro, laŭ spaca aŭ tempa rilato al kiu oni mezuras tempon. Kune: »Post Taga Marso«.
        • »Antaŭan Tagan Marson« pensigus pri du astroj, kie duono de la tago nomiĝas laŭ unu astro, kaj la alia duono laŭ la alia. Kune: »Postan Tagan Marson«.
        • »Antaŭtagmarse« enhavas ambaŭ ĉi-suprajn ideojn, kaj estus eble do la plej sekura elekto, eĉ se iom malpreciza.
      • Laŭ la ĉeĥa traduko, ni povus uzi la 24-horan sistemon, kaj diri simple »x lunoj«.
Ordinaraĵoj
  • klap → klak
    • Pli taŭga, jam uzata en iuj partoj.
  • licenco → permesilo
    • Pli simpla, jam uzata en iuj partoj.
  • planto → kreskaĵo
    • Fundamenta kaj pli taŭga (ĉar »plant« estas verba vorto).
  • sinjorino → fraŭlino
    • Kie ĝi taŭgas; sekvas la originalon.
    • Mi tamen lasis la nomon »S-ino Kolombo«, ĉar ĝi bonegas laŭ mi.

Ĉapitro 1

Paĝo 1
  • mmm → hmmm
    • Ŝajnas pli regula.
  • forte → forta
    • Adjektivo pli sencas en rekta rilato kun ‘ero’.
Paĝo 3

Ĉapitro 2

Paĝo 5
  • plaŭĉ → plaŭd
    • Signifa.

Ĉapitro 3

Paĝo 3
  • prepariĝi → prepariĝo
    • Mi sentas ke tio ĝustas pli, kaj scias ke neniom malpli.
Paĝo 5
  • hantata → fantoma
    • Oficiala.
Paĝo 7
  • ekzakte → ĝuste
    • Facila kaj pli taŭga.
Paĝo 8
  • altdifinaj → alt-distingumaj
  • elŝuteblaj → elŝuteblas
    • Pli klara fraza strukturo.

Ĉapitro 4

Paĝo 1
  • KAAAAAAAAAAAROĈJO !!! → KAROOOOOOOOOĈJO !!!
    • Pli longas lingve emfazata silabo.
Paĝo 7
  • Emanigita → Enkorpigita
    • Oficiala (kaj eble alisignifa, sed tio ne gravas ĉi tie).
  • Hej → He,
    • Oficiala.

Ĉapitro 6

Paĝo 1
  • ekdormiĝis → endormiĝis
    • Or ‘ekdormis’.
  • Kie ajn mi estas → Kie mi estas
    • Ŝajnas pli ĝusta.
Paĝo 2
  • Kian bonkoran iniciativon vi havis, kondukante min al la konkurso! → Kiel bonkore, ke vi pensis transporti min al la konkurso !
    • »Iniciativo« estas neoficiala (kaj malbone formita).
    • La fraza strukturo ŝajnas pli bona.
  • miajn vestojn → mian veston
    • »Vesto« pli ĝuste povas nomi plurajn vestaĵojn, ĉar »vest« estas vorto verba.
  • kian → kiun
    • Ŝajnas pli bona.
Paĝo 3
  • tiu unua → unua tia
    • Ŝajnas pli bona.
Paĝo 5
  • ĵaluzigi → enviigi
    • Pli taŭga signife.
Paĝo 6
  • faraĉu → fuŝu
    • Ŝajnas pli klara.
  • tiel, kia ajn estos la efiko → kaj sekve, kiel ajn efikos
    • Pli bone indikas la konsekvencon, espere.
  • BZZZUHIOO → GRAAAAAND
    • Signifa.
  • tiu estas → tio estas
    • Ŝajnas pli taŭga.
Paĝo 7
  • ridiga → amuze
    • Ŝajnas pli proksima al originalo.
Paĝo 8
  • HOJ! → HE!
    • Oficiala.
  • KvivitGigantSorĉit-KadavrLuksulino → Gigant-sorĉit-kadavro-luks-birdino !
    • Pli rekte enkondukas la birdan econ.

Ĉapitro 8

  • Naskiĝtago → Naskiĝfesto
    • Pli taŭga priskribe.
Paĝo 3
  • la atendado de ili → atendi ilin
    • Ŝajnas pli eleganta.
Paĝo 5
  • la dajmonoj → l’ demonoj
    • Oficiala.
Paĝo 6
  • Granda malhelpo al la elparoligisto de la demonoj.

Ĉapitro 9

Paĝo 7
  • Ni superfortis! → Ni estas la plej bonaj!
    • Ŝajnas pli taŭga, kaj pli proksimas originalon.
  • maldaŭros, ili rekreskos rapide → estas portempa, ili sufiĉe rapide rekreskos
    • Pli klara, kaj bone plenigas la vezikon.

Ĉapitro 10

  • Somerospeciala → Specialo somera
    • Proksimas originalon.

Ĉapitro 11

Paĝo 2
  • ununura, kiu sukcedos nin → sola heredonto nia
    • Oficiala.
Paĝo 3
  • serĉi → trovi
    • Ŝajnas pli taŭga.
  • reĝon → monarĥon
    • Pli proksima al la originalo.
  • super la potenculoj → sur la potenculojn
    • Pli kutima (kaj eble logika) vortigo.

Ĉapitro 12

Paĝo 1
  • Haregigaj → Harkreskigaj
    • Pli bone klarigas la ŝercon.
  • Fetorvezikigaj → Odoraĉvezikigaj
    • Oficiala.

Page 3

  • gruntantino → blekantino
    • Oficiala.

Ĉapitro 13

Paĝo 2
  • dekoracio → ornamo
    • Facila kaj pli taŭga.
Paĝo 4
  • serĉado → tasko
    • Ŝajnas pli taŭga kiel traduko de »quête«/»quest«.
Paĝo 6
  • graŭlu → grumblu
    • Oficiala.

Ĉapitro 14

  • tenajlo → tirpinĉilo
    • Oficiala.
Paĝo 1
  • Laŭigis ŝildon al ĉapitro 2-a.
  • Finite → Finiĝis
    • Pli klare tuta frazo.
  • tiun kurson → la kurson
    • Ŝajnas pli precize montra.
Paĝo 4
  • inventis → elpensis
    • Ŝajnas pli taŭga.

Ĉapitro 16

  • Oh → Ho
    • Oficiala.
  • Aaa → Haa
    • Ŝajnas pli regula.
Paĝo 1
  • starto Stelo → Stela strato
    • Ŝajnas pli eleganta.
Paĝo 2
  • lernas per miaj → lernas de miaj
    • Ŝajnas pli taŭga.
  • oldeco → maljuneco
    • Oficiala.
Paĝo 5
  • TIO ESTAS KAPTILO → JEN KAPTILO !
    • Pli frapa.

Ĉapitro 17

Paĝo 2
  • FEK! → AĈ!
    • Ĝentila.
Paĝo 4
  • malhela → minaca
    • Ŝajnas malpli idioma.
Paĝo 7
  • ... Do, vi diras al mi, ke vi estas ĉi tie, ĉar ili nenion al vi instruis, ĉu ne? → ... kaj vi diras al mi, ke vi estas ĉi tie, ĉar ili nenion al vi instruis ?
    • Ŝajnas iom pli dira ol sincere demanda.

Ĉapitro 18

  • La Kunesto → La Renkontiĝo
Paĝo 2
  • magio → sorĉado
    • Kutima termino.
Paĝo 3
  • herbmortilojn → herbmortigilojn
    • Pli klara.
Paĝo 4
  • ek → sed
    • Proksimas originalon.
Paĝo 5
  • Ahem → Hm hm
  • ŝajnas la perfekta → ŝajnas esti la perfekta
    • Ŝajnas pli bona (kaj bone plenigas la vezikon).
Paĝo 6
  • Hee hee hee → Hi hi hi
    • Proksimas originalon, espere pli taŭga.
Paĝo 7
  • havas ideeton, pri kian nomon doni al vi → ideis vian nomon
    • Pli certe ĝusta, kaj certe pli bone pleniga al la veziko.

Ĉapitro 19

Paĝo 2
  • sendube → verŝajne
    • Ŝajnas pli taŭga.
Paĝo 4
  • kaoson → ĥaoson
    • Oficiala.
  • entropio → entropi’
    • Aspektas bone kaj donas pli da utila spaco.
  • lerni → ekscii
    • Ŝajnas pli bona.
Paĝo 5
  • unu specifa → speciala
    • Ŝajnas pli taŭga kuntekste.
  • Vi ne povas esti hontaj → Vi ne vere hontas
    • Ŝajnas pli trafa kaj proksima al originalo.
Paĝo 6
  • adi poluciante → poluadi
    • Simpla.
Paĝo 7
  • Ĥaooosah → Ĥaosaaah
    • Longa lingve emfazita silabo.

Ĉapitro 21

  • klap → klak
    • Pli taŭga signifo.
Paĝo 2
  • sorĉojn → sorĉarton
    • Ŝajnas pli taŭga, kun mencio de »arto«.
  • blam → ferm
    • Signifa.
Paĝo 3
  • esperis → atendis
    • Sekvas la originalon… sed ankaŭ »esperis« bone funkcius ĉi tie, ĉu ne?
Paĝo 4
  • la flaŭro → kreskaĵaro
  • la faŭno → bestaro
    • Oficialaj.
Paĝo 6
  • ostenti → reprezenti
    • Oficiala. (Kio estas »ostenti«? Ĉu »os·tent·i«? Kial?)
  • ekstravagancan → paradan
    • Oficiala.
  • flap → malkaŝ
    • Signifa, kaj amuza kiel sonimito.
  • Kaaaroĉjoo → Karoooĉjo
    • Longa lingve emfazita silabo.
Paĝo 7
  • ĵurio → taksantaro
    • Oficiala kaj facila vorto.

Ĉapitro 22

Paĝo 2
  • vi povos ankaŭ → ankaŭ vi povos
    • Emfazas ankaŭecon de »vi«.
  • teknologiaj → teĥnikaj
    • Oficiala.
  • Ŭoŭ → Vaŭ
    • Ŝajnas pli regula.
Paĝo 3
  • kuko → torto
    • Ŝajnas pli taŭga.
  • magiuloj → sorĉistinoj
    • Pli taŭga kaj proksima al la originalo.
Paĝo 7
  • Splaaŝŝ → Spuuut
    • Signifa.
  • skeletoj → ostaroj
    • Facila.
Paĝo 8
  • kvalifikitaj → aprobitaj
    • Oficiala.
Paĝo 10
  • Inoj → Fraŭlinoj
    • Ĝentila kaj proksima al originalo.
  • plu → plia
    • Klara.
  • Tempo por agi! → Nun vi agu !
    • Klara.
  • Plonk! → Bum!
    • Kutima.

Ĉapitro 23

Paĝo 2
  • devis iĝi tre → iĝis tiel multe
Paĝo 3
  • Geniulo de la Sukceso → Feo de Sukceso
    • Oficiala kaj facila. »Geni« ŝajnas oficialigita kun iom alia intencita signifo.
Paĝo 4
  • merkatada → reklama
    • Sekvas originalon.
  • renomo → famo
    • Oficiala.
Paĝo 5
  • pordaperturo → pordo
    • Simpla.
  • aperos kontraŭ vi → malfermiĝos por vi
    • Ŝajnas pli bela.
  • kun ĉi tiu Deus ex Machina → je ĉi tiu subita oportunaĵo
    • »Je« ŝajnas taŭga, kaj »Deus ex Machina« ne estas facila.
Paĝo 6
  • apreci → ŝati
    • Oficiala.
  • valuon → valoron
    • Oficiala.
Paĝo 7
  • fortunos ni ankaŭ → bonŝancos ankaŭ ni
    • Oficiala, emfazas ankaŭecon de »ni«.

Ĉapitro 24

  • Unueca Arbo → Arbo de unueco
    • La arbo mem ne havas tiun econ, sed rilatas al ĝi.
  • ŜiiNG → BriiiL
    • Signifa.
  • Ŝruŭf → Kresk
    • Signifa kaj pli amuza kiel sonimito.
Paĝo 1
  • Ĉu →|
    • Ŝajnas pli taŭga por ekkria demando.
Paĝo 2
  • Slam! → Draŝ !
    • Signifa.
  • Oŭŭ → Hoŭŭ
    • Ŝajnas pli regula.
Paĝo 4
  • sablokesto → loko
    • Malpli idioma, sekvas la originalon.
  • Uh → Huh
    • Ŝajnas pli regula.
Paĝo 5
  • lernaj manieroj → instruaj metodoj
    • Sekvas la originalon.

Ĉapitro 25

  • Ne estas kurtvojoj → Ne estas Mallongigoj

Ĉapitro 26

Paĝo 1
  • rara → altvalora
    • Oficiala vorto.
  • scipova → sperta
    • Ŝajnas pli taŭga.
  • indas kiel oro → valoras oron
    • Ŝajnas pli trafa.
  • fajrabulojn → fajrobulojn
    • Ŝajnas pli kutima.
  • ekster rigardo → preter rigardo
    • Ŝajnas pli trafa.
Paĝo 2
  • Ri → Ĝi
    • Oficiala.
  • reflektita → rebrilita
    • Simpla.
  • restaŭri → renovigi
    • Oficiala.
Paĝo 3
  • rara → malofta
    • Oficiala.
  • Akvo-Arbo → Akvoarbo
    • Similas ordinaran vorton.
Paĝo 4
  • ĉefulo → ĉefo
    • Ne necesas »ul«.
  • tikli → tikl
    • Sonimito prefere per simpla vorto.
  • tro facila → tro facile
    • Neklara priskribato, eble?
Paĝo 5
  • Mee → Bee
    • Ŝajnas pli taŭga.
  • ĉiukaze → ĉiuokaze
    • Ŝajnas pli taŭga.
Paĝo 6
  • JAAAAAAAA → HAAAAAAAA
    • Ŝajnas pli regula.

Ĉapitro 27

Paĝo 1
  • Kvaliturbo posttagmezon → Kvaliturbo posttagmeze
    • Pliklarigas la frazan strukturon.
Paĝo 3
  • PSIKOLOGBOTO → PSIKOLOGROBOTO
    • »Boto« estas portata sur piedo.
Paĝo 4
  • detektas → elsentas
    • Oficiala.
Edited by Tirifto

Merge request reports