Public
Authored by Victor Grousset/tuxayo

Aliĝo al JES

1

Ateliero (1h aŭ 2h) : Eda kaj Victor Cifereca liberigo-ateliero : kiel uzi pli respektindajn ciferecajn ilojn?

Prenu viajn komputilojn kaj telefonojn, ni helpos liberigi ilin de Gmail, WhatsApp, Facebook, Twitter, reklamoj, spuriloj… per liberaj, sekuraj kaj etikaj alternativoj.

Celoj:

  • privateco, sekureco
  • libera programaro / malfermkoda programaro

Ekzemploj:

  • havi retadreson ĉe neaĉa provizanto
  • uzi pli sekurajn kaj pli etikajn mesaĝilojn en telefonoj kaj komputikoj
  • ŝanĝi serĉilon ĉar ne ekzistas nur Google
  • uzi etikajn sociajn retoj paralele al la tradiciaj
  • eldoni filmetojn
  • kundividi bildojn
  • retumilaj kromprogramoj por bloki aĉaĵojn en retejoj
  • uzi specialan anoniman retumilon por ne cenzuri sin mem pri tiklaj temoj (Tor Browser)
  • kontaktoj kaj agendo spegulita kun kompufono
  • havi spegulitajn dosierujon inter pluraj komputiloj (alternativoj al Dropbox kaj Google Drive)
  • instali liberajn aplikaĵojn en poŝtelefono
  • diskutoj pri kiel financi pli tiujn ilojn
  • uzi liberajn mapservojn bazitajn sur OpenStreetMap (kiel Vikipedio por mapaj aferoj)

2

Prelego : (1h : 40/50min prelego kaj poste demandoj aŭ prelegeto de 12min) Victor Grousset / tuxayo

OpenStreetMap : la kunlabora mapo de ĉiuj por ĉiuj!

OpenStreetMap estas kunlabora mapo, kiel Vikipedio por mapaj aferoj. Mi montros la diversaj uzoj de OpenStreetMap : kiel tio utilas por minoritataj lingvoj, neriĉegaj aŭ nedensaj lokoj, katastrofo mastrumado, rulseĝa alirebleco, biciklado, marŝado, ktp. Mi ankaŭ montros kiel uzi ĝin en sia vivo kaj kiel kontribui. Eble mi povas aldoni unu horon por ke partoprenatoj kun komputiloj kaj telefonoj lernu kiel kontribui?

Jen kelkaj ekzemploj :

https://www.openstreetmap.org/#map=14/50.4848/16.3459 https://www.qwant.com/maps/place/osm:node:492775426@Szczeliniec_Wielki#map=13.33/50.4839917/16.3307095 https://eo.wikipedia.org/wiki/OpenStreetMap https://wiki.openstreetmap.org/wiki/Eo:Main_Page

Eble mi povas aldoni unu horon por ke partoprenatoj kun komputiloj lernu kiel kontribui?

1 Byte
Markdown is supported
0% or
You are about to add 0 people to the discussion. Proceed with caution.
Finish editing this message first!
Please register or to comment