Saluton!
Saluton al ĉiuj!
Mi estas Tirifto, kaj mi ŝatus helpi pri tradukado de »Pipro kaj Karoĉjo« esperanten. Fakte, mi jam prezentiĝis antaŭ pluraj monatoj (en iu komentejo, laŭmemore), sed mi distriĝis antaŭ mi vere kontribuis. (Precize: Mi volis unue ion priparoli kun la kontribuintoj, sed cedonte mi ne sukcesis trovi bonan kontakt-manieron… ĝis nun!)
Ĉar mi ne trovis pli bonan manieron aliĝi al tiu ĉi grupo (krom kontakti administranton, sed ankaŭ tion mi ne scipovas), mi malfermas do tiun ĉi problemon por peti anecon en via grupo! Sufiĉe bone mi spertas pri la lingvo miakrede, por utili al kunlaboro.
Se mi plu rajtas demandi: Mi rimarkis, ke la rakontaro reteja estas tradukita nur ĝis la 16-a rakonto, dum ĉi tie oni havas ankaŭ pluajn tradukaĵojn. (Kaj @sitelen havas proprajn en sia retejo sub alia permesilo, se mi bone komprenas?) Ĉu la tradukaĵoj ankoraŭ estas nepretaj, aŭ bezonas kontrolon?
Ĉiuokaze, mi antaŭĝuas eblan kunlaboradon! (Kaj pardonu eble iom malelegantan kontakton!)