Traduko de Jasono (chessnerd Jason)
@chessnerd Saluton Jasono (se vi permisi min nomi vin tiele). Multajn dankojn pro veni ĉe Framagito, kiu estas bona sekura loko.
- Mi respondas vian mesaĝon kaj mi invitis vin ĉe la PKK-Esperantujo
- Mi alŝutis vian tradukon de la R-o 24-a, mi lernas kiel uzi Giton, kiu estas tre amuza.
Fakte mi ne neniam kunlaboris pri tradukaĵo ĉe Framagito, nur ĉe mia TTT-ejo, kun kaoseto unue, kiu ankoraŭ helpas min per ŝiaj retmesaĝoj.
Tiel, mi estas verda ne nur ĉar mi parolas Esperanton.
Hahaha, mi ne estas eĉ verda en tiu bona senco. Fakte mia Esperanto estas tre mallerta sed mi esperas, ke ĉi-jare mi povas progresi.
Vi ne bezonas la francan. Mi uzas fojfoje la francan tektson por trovi pli bonan dirmanieron. La franca traduko de la R-o 24-a estas tre bona kaj kreema kaj pli amuza ol la angla, laŭ mi. La homoj verkis la tekston tiele, ke ĝi staras en la originalaj vezikoj. Ili ne ŝanĝis ties dimension. Kvankam mi ne konas la hispanan lingvon mi rigardas tiun tradukon ankaŭ.
Ĉi tie vi povas skribi angle aŭ esperante, laŭ vi volas. Se iu ne povas paroli la anglan, ni devas paroli esperante. Se iu ne povas skribi facile esperante, tiu povas paroli la anglan.
- Vi povas vidi tie la oficialan pasintan tradukadon ci-tie ĉe Framagito. Vi ne povas facile elŝuti nur unu tradukon. Anstataŭ vi povas [facile elŝuti la tutan bildstrion] (https://framagit.org/peppercarrot/webcomics/tree/master)
- Vi povas ankaŭ vidi mian tradukadon: “Pipro kaj Karoĉjo” : Pretaj bildstrioj
- Ĉe Framagito, la EO tradukado ŝanĝitas, mi devas rigardi ĉiun rakonteton.
Mi komencis eldoni miajn tradukaĵojn ĉe mia peco de TTT ĉar mi ne ŝatas Github-on, kie la tradukado de la bildrakonto de David kuŝis. Mi volis tute liberigi Pipron kaj Karoĉjon. Mi ne ŝatas ĉiujn tradukaĵojn aŭ rakontojn de PkK, tial mi eldonis miajn propajn aĵojn, ekz-e, La Leciono de Pipro aŭ Metamorfozoj.
Pri la 24-a rakonto, eble vi povas legi kaj diskuti mian korektitan tekston ĉe mia peco de TTT sur la forumo - La Unueca Arbo Vi ne eĉ bezonas skribi vian retadreson, vi povas simple skribi rekte. Kiam ni decidas, ke la teksto estas preta, mi povos fari Merge Request-on. Mi ankaŭ devas lerni kiel uzi Framagiton (= Gitlab) rekte de mia komputilo, sen Firefox.
Rakontaĵo probable ne estas ĝusta vorto sed nur mia kapriza invento. kaoseto diras Rakonteto-n, la oficiala tradukado nun diras Ĉapitro, kiun vorton vi proponas? bonvolu vidi Rakonto, rakonteto, rakontero, rakontaĵo. vidu #2
Ĝis!