pkk-esperantujo issueshttps://framagit.org/peppercarrot/translators/eo/pkk-esperantujo/-/issues2023-11-20T12:34:17Zhttps://framagit.org/peppercarrot/translators/eo/pkk-esperantujo/-/issues/26Traduko de la 36-a ĉapitro2023-11-20T12:34:17ZTiriftoTraduko de la 36-a ĉapitroEpizodo 36-a jam eldoniĝis antaŭ du monatoj, kaj restas netradukita! Ni ĝustigu tion.
Mi paŭzis je tradukado, sed ŝajnas, ke aliaj tradukintoj faris same, do se neniu alia ĵus ankaŭ decidis malpaŭzi, mi okupiĝos pri tio nun. `:-)`Epizodo 36-a jam eldoniĝis antaŭ du monatoj, kaj restas netradukita! Ni ĝustigu tion.
Mi paŭzis je tradukado, sed ŝajnas, ke aliaj tradukintoj faris same, do se neniu alia ĵus ankaŭ decidis malpaŭzi, mi okupiĝos pri tio nun. `:-)`https://framagit.org/peppercarrot/translators/eo/pkk-esperantujo/-/issues/20Traduko de »beta readers« kaj »proofreading«2020-07-14T22:08:16ZTiriftoTraduko de »beta readers« kaj »proofreading«Fine de ĉiu (sufiĉe nova) epizodo oni dankas je:
1. **Beta readers** – Personoj, kiuj legadis fruajn malnetojn de la epizodo kaj helpis poluri la planon kaj la historion mem.
2. **Proofreading** – Provlegado de la preskaŭ-finita epizodo...Fine de ĉiu (sufiĉe nova) epizodo oni dankas je:
1. **Beta readers** – Personoj, kiuj legadis fruajn malnetojn de la epizodo kaj helpis poluri la planon kaj la historion mem.
2. **Proofreading** – Provlegado de la preskaŭ-finita epizodo.
Ŝajne la ordinara traduko nun estas »**beta-legado**« kaj »**provlegado**«, respektive. Tio bone distingas la du apartajn funkciojn, sed eble ni povus elekti tradukon, kiu pli bone komprenigus la signifon, ĉar »beta-legado« povas esti neklara, se oni ne pensas tuj pri beta-versioj aŭ similaj asocioj.
Ĉu ni povas elpensi pli bonan tradukon? Mi ideis »**frua provlegado**« kaj »**provlegado**«. Kion vi pensas pri tio?https://framagit.org/peppercarrot/translators/eo/pkk-esperantujo/-/issues/19Ni skribu la vikion2020-07-14T22:08:16ZTiriftoNi skribu la vikionNi havas vikion ĉe la deponejo, kiu estus ideala por registri ĉiujn informojn utilajn por tradukantoj (kaj aliaj partoprenantoj), sed ĝuste nun ĝi preskaŭ malplenas. Ni do registru interesajn temojn ĉi tie, kaj eventuale aldonu ilin al l...Ni havas vikion ĉe la deponejo, kiu estus ideala por registri ĉiujn informojn utilajn por tradukantoj (kaj aliaj partoprenantoj), sed ĝuste nun ĝi preskaŭ malplenas. Ni do registru interesajn temojn ĉi tie, kaj eventuale aldonu ilin al la vikio:
- [ ] Enkonduko ([Home](https://framagit.org/peppercarrot/translators/eo/pkk-esperantujo/-/wikis/home)) – por komprenigi la uzadon…
- [ ] Interpunkcio (#12, [citiloj](https://framagit.org/peppercarrot/translators/eo/pkk-esperantujo/-/wikis/citiloj)) – skribado de punktoj, komoj, citiloj…
- [ ] Projekta organizado – kiel partopreni, komuniki…
- [ ] Vortaro / Vortuzado
- [ ] Ĝenerala stilo (mankas diskuto) – kiel elekti taŭgajn vortojn, esprimojn…
- [ ] Nomoj – uzataj nomoj de lokoj, personoj…
- [ ] Terminoj – uztaj tradukoj de apartaj vortoj…
Se vi volas, bonvolu ekverki! Mi pensas, ke la vikio estas redaktebla de ĉiuj, sed se ne, bonvolu plendi ĉi tie. Iuj temoj jam estis pridiskutitaj, sed aliaj ankoraŭ bezonas diskutadon. Por pridiskuti apartan temon, bonvolu raporti novan problemon al la deponejo. (Kompreneble vi povas ankaŭ skribi pri io alia en la vikio; ĉi tio estas nur listo de havindaĵoj.)https://framagit.org/peppercarrot/translators/eo/pkk-esperantujo/-/issues/18Dosieroj en ĉi tiu deponejo estas superfluaj2020-07-11T12:55:06ZTiriftoDosieroj en ĉi tiu deponejo estas superfluajLa nuna priskribo de ĉi tiu deponejo diras:
> Tiu “PKK-Esperantujo” estas la mikro-dimensio aŭ sabloludujo (vidu R-o 24-a), en kie ni povas kunlabori pri la tradukado/Esperantigado de “Pipro kaj Karoĉjo”
Sed la oficiale reklamata manie...La nuna priskribo de ĉi tiu deponejo diras:
> Tiu “PKK-Esperantujo” estas la mikro-dimensio aŭ sabloludujo (vidu R-o 24-a), en kie ni povas kunlabori pri la tradukado/Esperantigado de “Pipro kaj Karoĉjo”
Sed la oficiale reklamata maniero kontribui tuŝas rekte la deponejon ĉefan. Eble ankaŭ tial la ĉi-tieaj dosieroj estas eksdataj kaj ne akordas kun tiuj oficiale publikigitaj. Mi pensas, ke estus pli bone prilaboradi niajn tradukojn en la ĉefa deponejo, kaj uzi ĉi tiun nur por ĝenerala kaj organiza diskutadoj, kaj eventualaj ekstraj dosieroj, kiuj ne apartenas al la ĉefa deponejo.
Mi proponas forigi aŭ alimaniere ordigi la ĉi-tieajn dosierojn, kaj samtempe kontroli, ĉu partoj de la tradukoj povus esti uzitaj en la oficialaj.TiriftoTiriftohttps://framagit.org/peppercarrot/translators/eo/pkk-esperantujo/-/issues/17Traduko de la 28an ĉapitro2020-05-08T16:17:37ZIoniceroTraduko de la 28an ĉapitroMi tradukis la 28an ĉapitro de Pipro kaj Karoĉjo. Mi certe faris multon errarojn.
Ĉu vi povas korektiĝi kaj aldoni la traduko ?
--------------------------------------------------------------------------
Pipro kaj Karoĉjo
Ĉapitro 28a :...Mi tradukis la 28an ĉapitro de Pipro kaj Karoĉjo. Mi certe faris multon errarojn.
Ĉu vi povas korektiĝi kaj aldoni la traduko ?
--------------------------------------------------------------------------
Pipro kaj Karoĉjo
Ĉapitro 28a : La Festo
La tri lunoj de Herevo estis alliniiĝita tio nokto,
kaj ĝia brilo elmontris mirindan spektakulon en la katedralo de Zombiaho.
Sub tio magia lumo, Koriando, mia amikino, estiĝos...
Regino de Kvaliturbo.
La festo ekis post nelonge.
Festega kun ĉioj magiaj skoloj kaj centoj famaj gastoj el ĉie Herevon.
!?
Ho ! Estas vi !
fru fru
Mi estis perdita inter miaj penseoj.
Mi iras ene. Ekmalvarmiĝis tie ekstere.
Rapide ! Estas ŝi !
Ŝi estas tie !
Sinjorino Safrano ! Kelkaj vortoj pro la Kvaliturbo Ĵurnalo ?
Jes, certe !
Sinjorino Safrano ! Gazeta Herevo Modo.
Kiun modiston vi portas tio vespere ?
...
Vi vidas Karoĉjo ? Mi pensas ke mi kompronas kial mi ne estas gajece.
Ĉiu miaj amikinoj havas suksecon kaj kelkafoje mi dezirus havi la kvaronon de ĉio ili havas.
Koriando estas regino. Safrono estas riĉa kaj famkonata.
Eĉ Ŝiŝimo ŝajnas perfekta kun sia skolo.
Kaj mi ? Kio mi havas ?
Tio.
Pipro ?
Mi prenis mangaĵo, ĉu vi volas ĝin ?
Estas stranga ke ni devas kaŝi pro manĝi.
Sed nia majstro diras ke devas ŝajni simila al puraj spiritoj sen materialaj bezonoj.
Ha ! Vi estis tie !
Fine ! Loko pro kaŝi min el fotografistoj ! Ili estigis min freneza.
Fotografistoj ?
Provu eviti la enuigajn konversaciojn kun vi havas tion sur la kapo.
grat grat
Ĉi-teme, mi renkontiĝis kun viaj baptopatrinoj.
Ili estas vere "nekutimaj".
!!!
Mi sencas, vi estas tre fortuna.
Mi estas certa, ili lasi vin fari ĉion ke vi volas.
Kiel forlasi la oficielajn pozojn kaj la neutilajn diskusojn sen riski diplomatian incidenton.
Aû dansi kaj amuziĝi, sen sorgi pri la opiniojn de aliaj personoj.
Aû povi gustumi la pladon de la bufedo antaû ĉiu la gastoj !
Ho ! Pipro ?! Ĉu ni diras ion ke emociegi vin ?
Nenion !
Dankon miaj amikinoj !
Daûrigonte...
Januaro 2019
Arto kaj scenaro : David Revoy.
Beta legantoj : CalimeroTeknik, Craig Maloney, Martin Disch, Miggard, Nicolas Artance, Valvin.
Esperanta versiono
Traduko :
Subaze de la universo de Hereva
Estigo : David Revoy.
Ĉefa daûrigonto : Craig Maloney.
Skribistoj : Craig Maloney, Nartance, Scribblemaniac, Valvin.
Korektistoj : Willem Sonke, Moini, Hali, CGand, Alex Gryson.
Progamaro : Krita 4.1.5~appimage, Inkscape 0.92.3 sur Kubuntu 18.04.1
Licenco : Krea Komunaĵo Atribuite 4.0.
www.peppercarrot.com
Ĉu vi sciis ?
Pepper&Carrot estas tute senpaga, libera kaj subtenita de siaj mecenataj legantoj.
Tio rakonto ricevis la subtenon de 960 mecenatoj !
Vi ankaû povas iĝi mecenato el Pepper&Carrot kaj havi vian nomon skribita tie !
Ni estas en Patreon, Tipeee, PayPal, Liberapay ...kaj aliaj !
Venu al www.peppercarrot.com por pli da informo !
Dankon !https://framagit.org/peppercarrot/translators/eo/pkk-esperantujo/-/issues/14[Ĉ13a]Piĵamofesto aŭ piĵama Festo?2020-05-08T16:16:20ZGhost User[Ĉ13a]Piĵamofesto aŭ piĵama Festo?Mi dubas pri la titolo de la Ĉ-o-13-a:[Piĵamofesto aŭ piĵama Festo?](https://librefan.eu.org/node/688)Mi dubas pri la titolo de la Ĉ-o-13-a:[Piĵamofesto aŭ piĵama Festo?](https://librefan.eu.org/node/688)https://framagit.org/peppercarrot/translators/eo/pkk-esperantujo/-/issues/13Fakoj de magio2020-04-19T15:40:05ZTiriftoFakoj de magioSaluton! Mi ŝatus iom pridiskuti nomojn de la diversaj fakoj de magio. Temas pri angle ϗ france originale nomitaj »chaosah, hippiah, aquah, zombiah, magmah«, kaj »ah«.
Klare videblas, ke tiuj nomoj baziĝas sur jamaj, ordinaraj vortoj. E...Saluton! Mi ŝatus iom pridiskuti nomojn de la diversaj fakoj de magio. Temas pri angle ϗ france originale nomitaj »chaosah, hippiah, aquah, zombiah, magmah«, kaj »ah«.
Klare videblas, ke tiuj nomoj baziĝas sur jamaj, ordinaraj vortoj. En kelkaj lingvoj (precipe slavaj), oni ŝajne uzas prefere tiujn ordinarajn vortojn. (Tio ofte fareblas per simpla forigo de la finaĵo »ah«.) Laŭ mia rigardo, plimultaj tamen derivas siajn formojn de la originalaj nomoj, kun la finaĵo »ah«. Same oni faris ankaŭ en la enretejigitaj esperantaj tradukaĵoj. Tio ŝajnas al mi konservinda.
Tamen tio pensigas min pri la strukturo. Ĉar la nomoj devenas de vortoj ordinaraj, kaj Esperanto estas lingvo kunmetema, ĉu ni povas trakti la finaĵon »ah« kiel memstaran vorteron? Tiam ni povus rigardi la vortojn »ĥaos'ah'o, hipi'ah'o, akv'ah'o, zombi'ah'o, magm'ah'o«, kaj »ah'o«. »Ah« do estus nova vortero kun signifo fantasta, kaj fremda al la reala mondo.
Samajn vortojn oni ricevus ankaŭ per simpla transskribo, sed per tiu ĉi sistemo ni povas pripensi ankaŭ aliajn nomojn, kiuj diferencas de la originala formo, sed konservas la ĝustan signifon, ĉar se la vortoj estas kunmetitaj, ili ne komprenigas naturon de ĉiu fako per rekonebleco kaj memorigeco de la vortpartoj (kiel la originallingvaj), sed per tute regula kunmetado.
Precize, kelkaj vorteroj estas neoficialaj, kaj anstataŭigeblaj per vortoj pli malfremdaj al Esperanto. Kion vi pensas pri la jenaj ekzemploj? Ĉu iuj el ili bonus?
* hipi'ah'o → viv'ah'o / natur'ah'o
* zombi'ah'o → kadavr'ah'o / mov'ah'o / viv'ig'ah'o
* magm'ah'o → laf'ah'o / fajr'ah'ohttps://framagit.org/peppercarrot/translators/eo/pkk-esperantujo/-/issues/12Citiloj2022-09-16T17:22:56ZTiriftoCitilojTralegante la rakontojn, mi rimarkis, ke uziĝas "tiuj ĉi citiloj". Tiuj estas ĝenerale neidealaj en presarto, kaj oni prefere uzu “ĉi tiujn”; nerektajn kun aliigitaj ferma kaj malferma. La uzata tiparo ilin bone subtenas. Mi pensas do, k...Tralegante la rakontojn, mi rimarkis, ke uziĝas "tiuj ĉi citiloj". Tiuj estas ĝenerale neidealaj en presarto, kaj oni prefere uzu “ĉi tiujn”; nerektajn kun aliigitaj ferma kaj malferma. La uzata tiparo ilin bone subtenas. Mi pensas do, ke estus bone ŝanĝi niajn citilojn.
Krom “tiuj”, ni ankaŭ povus uzi aliajn citilojn, ĉar citiloj estas tre diversaj tra la mondo. Rigardu ekzemple novajn tradukaĵojn en „la germana”, 「la japana」, aŭ en « la franca ». (En malnovaj oni ŝajne ilin preterlasis, kaj anstataŭe ofte uzis la rektajn citilojn.)
Ĉu ni do ŝanĝu niajn citilojn, kaj se jes, kiujn ni uzu? Mi preferas « ĉi tiujn », ĉefe ĉar la aŭtoro estas franco, kaj ili uziĝas en la francaj tradukaĵoj (kvankam ne dekomence). Male mi ne preferas “tiujn ĉi” – ĉefe por malpliigi anglan influon – sed ankaŭ ties uzo estus tute orda, miavide.https://framagit.org/peppercarrot/translators/eo/pkk-esperantujo/-/issues/11Rakonto 25-a - Proponu titolon2018-09-21T12:35:38ZGhost UserRakonto 25-a - Proponu titolonKiel vi volas traduki la titolon?
* Estas neniu mallongiga metodo
* Mallongaj vojoj ne estas
* Mallongiga vojo ne estas
* …??Kiel vi volas traduki la titolon?
* Estas neniu mallongiga metodo
* Mallongaj vojoj ne estas
* Mallongiga vojo ne estas
* …??https://framagit.org/peppercarrot/translators/eo/pkk-esperantujo/-/issues/6Credits: Atributo Paĝo R012020-05-08T16:21:50ZGhost UserCredits: Atributo Paĝo R01La fruaj Rakontetoj ne havas Atributon paĝon. La unua R-o ne havis mecenatojn.
# Propono
Por la R01-a, mi proponas tiun tekston kiel Atributo paĝo (P04):
> Pepper&Carrot de David Revoy estas libera, senpaga,
> kaj subtenita de sia...La fruaj Rakontetoj ne havas Atributon paĝon. La unua R-o ne havis mecenatojn.
# Propono
Por la R01-a, mi proponas tiun tekston kiel Atributo paĝo (P04):
> Pepper&Carrot de David Revoy estas libera, senpaga,
> kaj subtenita de siaj mecenataj legantoj.
>
> Vi ankaŭ fariĝu mecenato de Pepper&Carrot sur www.patreon.com/davidrevoy
>
> Desegnado kaj Scenaro: David Revoy
>
> Surbaze de la universo Herevo, imagita de David Revoy
>
>
> Libera Permesilo: Krea Komunaĵo Atribute 4.0 (CC-By)
>
> Liberaj programoj: Krita, Inkscape, GIMP sur GNU/Linukso
>
>
> “La Sorĉotrinkaĵo flugiga“
>
> Pipro kaj Karoĉjo, Rakonto 1-a
>
> Tradukis sitelen (librefan.eu.org), kaoseto kaj Tirifto
# Rimarkoj
Mi aldonis Gebruiker-on, la nomo, kiu estas en kelkaj SVG-dosieroj. Mi ne scias, ĉu Gebruiker estas fakte Spenĉjo.
## Universo Herevo
Mi opinias, ke **Herevo** estus pli bone Esperante ol la origina nomo **Hereva**. Ekz-e, oni povas diri la Urbo Bostono. Eble Komona, la urbo en Herevo, devas esti **la Urbo Komono**.https://framagit.org/peppercarrot/translators/eo/pkk-esperantujo/-/issues/5La Atributopaĝo2020-05-08T16:11:47ZGhost UserLa AtributopaĝoSur la dankpaĝo de kelkaj PKK rakontoj, vi povis legi:
> Scenarhelpanto kaj dialoghelpanto: Calimeroteknik kaj Craig Maloney.
Ĉu oni povas ankaŭ skribi?
> Scenarhelpis kaj dialoghelpis Calimeroteknik kaj Craig Maloney.Sur la dankpaĝo de kelkaj PKK rakontoj, vi povis legi:
> Scenarhelpanto kaj dialoghelpanto: Calimeroteknik kaj Craig Maloney.
Ĉu oni povas ankaŭ skribi?
> Scenarhelpis kaj dialoghelpis Calimeroteknik kaj Craig Maloney.https://framagit.org/peppercarrot/translators/eo/pkk-esperantujo/-/issues/4R-23-a traduko: Malnoto2020-05-09T11:41:56ZGhost UserR-23-a traduko: Malnoto# Rakonteto 23-a : Kaptu la ŝancon
## P01
En la urbo Komono, *(oni povas vidi, ke la loko estas la vendejo)*
semajnon poste ... *(??)*
*sur la afiŝoj* *(oni povas formeti `La` sed mi ŝatas la ripeton de `La` sur la afiŝoj)*
Famulinoj...# Rakonteto 23-a : Kaptu la ŝancon
## P01
En la urbo Komono, *(oni povas vidi, ke la loko estas la vendejo)*
semajnon poste ... *(??)*
*sur la afiŝoj* *(oni povas formeti `La` sed mi ŝatas la ripeton de `La` sur la afiŝoj)*
Famulinoj - 50 000 Ko - La sukceso de Safrano
La Modo - La Fenomena Safrano
La Stilo Ŝika - Tute pri Safrano
PUM!
## P02
Dankon, Karoĉjo … Scias vi, mi ĉiutage laboras tre multe por fariĝi bona sorĉistino… … respektante la tradiciojn, la regulojn …
… ne estas juste, ke Safrano iĝis tiel populara per tia agadaĉo … …Tute ne juste.
## P03
BONG!
— Bonan tagon! Permesu, ke mi prezentu min al vi: Mi estas Sukceso Ĝenio, al via servado tage kaj nokte, ĉiutage en la semajno!* *(Genio?)*
## P04
*Escepte semajnfine, kaj je feriaj kaj festaj tagoj. Tiu ofero tute memstaras kaj dependas je la stoko disponebla.
— Tuja tutmonda komunikado-kampanjo!
Tuja famego internacia!
Stilistoj kaj frizistoj inkluzive!
Tujaj kaj garantiotaj rezultatoj!
## P05
— Bonvolu subskribi malsupre de tiu dokumento kaj la pordoj de la gloro malfermiĝos al vi!
— He, atendu! Kio estas tiu Deus ex machina!?
Ĵus kiam mia vivo ne bonas, vi elfalis el la ĉielo alportante la miraklan solvon de mia problemo?! *(elfalas?)*
Ĉio-ci ŝajnas al mi vere tre nekonfidinda! *(nefidinda)*.
Ni foriru, Karoĉjo.
Tiu-ĉi artifiko eble sukcesis je ni antaŭe sed nun ni jam ne estas tiel stultaj, ke ni enfalos en tian enfalujon!
*(Eble, la ripeto de enfal- estas teda)*
## P06
*La birdoj:* kvivit *(kvaroble)*
— Vidas vi, Karoĉjo, mi opinias, ke tio estas la maturiĝo *(maturiĝado?)* …: la evito de la facila solvo, la denova inklino al la peno…
*(la franca teksto estas pli bona ol la angla sed la traduko estas malfacila por mi: éviter le piège de la facilité: la evito de la enfaluja facileco / la enfalujaj facilaĵoj ???)*
… Senutilas, ke oni ĵaluzas pri tiuj, kiuj ricevas sukceson!
## P07
*sur la afiŝoj*
La Famulinoj - 50 000 Ko - La sukceso de Safrano
La Modo - La Fenomena Safrano
La Stilo Ŝika - Tute pri Safrano
— Unu tagon, certe ni ankaŭ fine trafos la ŝancon!
Bzjuu
La Famulinoj - 50 000 Ko - La agegema vivo de Dupo Kolombo
La Modo - La Fenomena Dupo Kolombo
La Stilo Ŝika - Tute pri Dupo Kolombohttps://framagit.org/peppercarrot/translators/eo/pkk-esperantujo/-/issues/3R-24-a traduko: Malnoto2020-05-08T16:17:30ZGhost UserR-24-a traduko: Malnoto# Rakonteto 24-a: La Arbo de la Unueco
Mi uzis la francan kaj la anglan tekstojn kaj ankaŭ la novan Esperantan tradukaĵon de @chessnerd -- vidu #1
## P01
— Vi volas Arbon de la Unueco!? Ĉu tie ĉi!?
TUTE NE! *anstataŭ NE - vidu P03*...# Rakonteto 24-a: La Arbo de la Unueco
Mi uzis la francan kaj la anglan tekstojn kaj ankaŭ la novan Esperantan tradukaĵon de @chessnerd -- vidu #1
## P01
— Vi volas Arbon de la Unueco!? Ĉu tie ĉi!?
TUTE NE! *anstataŭ NE - vidu P03*
Ni estas Ĥaosahanaj sorĉistinoj. Tion ni ne faras.
Vi devus prilabori viajn “Sorĉojn detruajn”.
— Ĉu detruado?
Tiun ĉi jartempon?
Kial mi ne lernos kreajn sorĉojn anstataŭe?
— La denova konsilio de la Tri Lunoj venas kaj ankaŭ viaj ekzamenoj.
Ek, studu kaj lernu kaj laboru plu!
Ĉesu distri vin per tiaj stultaj ideoj!!!
## P02
BAM!
— GRRR
Vintron sen Arbo de la Unueco? Neniam!
Mi tute faros mian propran arbon per magio, ĉu ne?
Hej! / He! Mi povus eĉ kunigi la Hipihuran kaj la Ĥaosahan magiojn — por la unua fojo!
Granda verda arbo, brilanta per multaj steloj kaj tre etaj sunsistemoj!
Ha… tio estos perfekta! kaj ja kreema!
Sed tian magion mi ne povas fari ĉi tie …
… miaj baptopatrinoj tuj ekvidus, ke mi ne studas miajn “Sorĉojn detruajn”.
## P03
Krom se…
Mi memoras iom …
Jes! en la ĉapitro pri la “Sorĉoj detruaj”, Timiano rekomendas ekprovi ilin en mikro-dimensio. Sed mi vidu tiujn multajn avertojn :
Mm… “TUTE NE elspezu vian tutan Reon por la kreado de la mikro-dimensio.” Nature.
“TUTE NE elportu viajn provaĵojn, pro sekureco.”
Pff… memkompreneble.
Ha, jen tio :
“TUTE NE atendu iun ajn eksteran helpon …
… Ekster la mikro-dimensio, neniu povas vidi tion, kion vi faras!”
Neniu? Ĉu ververe?! Estas perfekte!
Mi eklaboru !
— Tiu bruo … Ĉu Pipro ĵus faris mikro-dimension?
— Jes, Kumino!
Tamen mi esperas, ke Pipro ja komprenis ĉiujn avertojn, kiujn mi skribis en la ĉapitro pri “Sorĉoj detruaj”…
## P04
— Mojosege!
Tio estas kiel ujo nur enhavanta tiom da biblioteko, kiom mi bezonas. Plue tio estas tute izolita de la komuna realeco. Tio estas la ideala sabloludejo/sabloludujo por provi miajn sorĉojn.
*tio aŭ ĝi?*
Nu, mi tuj verkos mian ĉefverkon!
ŜiiIng!
PLUuuum!!
Mm, ve, ne / *“Ho ve” ŝajnas tro forta*
Dvuuuff!!
Fiega!
Ĉting!!
Ha, ĝi aspektas ja bona sed estas tro eta. KAROĈJO! TUTE NE TUŜU ĜIN!
## P05
Ha, jen la ĝusta dimensio. Nun ĝi estas perfekta.
*(ĉu oni komprenas, ke ĝi estas la arbo, ne la dimensio?)*
Neniun misâjon mi vidas pri elporti tiun arbon el la mikro-dimensio.
[Mi ne vidas iun ajn malbonon pri elporti tiun arbon de tiu mikro-dimensio: la angla frazo estas terura laŭ mi, eble ni povas esprimi la sencon alimaniere]
Tiu estas nur Arbo de la Unueco, tute malsama ol iu ajn “Sorĉo detrua”.
Bone, jam estas la tempo por elsendi tiun mikro-dimensiaĵon en la realon, kaj montri al ili, kiel kreema la Ĥaoso povas esti. [Mi ne komprenas: se la arbo estas en la mikro-dimension, kiu el tiuj estas kiel ujo. Kiel la mikro-dimension povas elportoti?? Ĉu ne arbo estas la mikro-dimensiaĵo?]
Mi hastemas vidi iliajn mirigardojn…!
DUuuung!!
— Bone, Pipro ĵus revenis.
Gratulojn, Kajeno! Viaj edukadaj metodoj finfine donis fruktojn. / rezultojn
— Dankon, majstrino Timiano. *lernejestrino estas mapli bona, laŭ mi.*
## P06
— KAROĈJO! Mi tuj elvokos Timianon, Kajenon kaj Kuminon. Ne ektuŝu la arbon, komprenite?
Bone, mi revenos tuj.
Pretigu vin por mirigitaj esti kaj buŝmalfermitaj
*(“buŝmalfermita” proponita de kaoseto estas tre amuza, kial la lasta bildo montras la
buŝmalfermitajn sorĉistinojn kroĉiĝantaj sur la branchoj de la arbo.)*
Vi neniam vidis ion ajn simila al tio ĉi. Bonvolu sekvi min supren por miri …
## P07
Aspektas/Ŝajnas, ke mi inventis novan “Sorĉon detruan”!
*(la angla “mi bone studis “Detruado Sorĉojn”!” ŝajnas malpli kreema kaj malpli amuza)*
Mi skribis iom pri [aspektas/ŝajnas](https://librefan.eu.org/node/781) kaj mi proponis malsaman frazon.https://framagit.org/peppercarrot/translators/eo/pkk-esperantujo/-/issues/2ĉapitro, rakonteto, rakontaĵo2020-03-30T16:23:37ZGhost Userĉapitro, rakonteto, rakontaĵoMi ne scias tiun, kiu ŝanĝis la vorton “Rakontaĵo“ (Gebruiker? Spenĉjo?). Li aŭ ŝi ne diskutis pri tiu vorto, kiu eble ne estas ĝusta. Tamen bonvolu legi mian artikolon: [Rakonto, rakonteto, rakontero, rakontaĵo](https://librefan.eu.org/...Mi ne scias tiun, kiu ŝanĝis la vorton “Rakontaĵo“ (Gebruiker? Spenĉjo?). Li aŭ ŝi ne diskutis pri tiu vorto, kiu eble ne estas ĝusta. Tamen bonvolu legi mian artikolon: [Rakonto, rakonteto, rakontero, rakontaĵo](https://librefan.eu.org/node/717 "Libre Fan TTT-ejo").
Miaopinie “ĉapitro” ne estas bona por tiu bildstrio. “Rakonteto” estas tre bona se “Rakontaĵo” ne taŭgas.
Bonvolu kialigi kiun vorton vi preferas.https://framagit.org/peppercarrot/translators/eo/pkk-esperantujo/-/issues/1Traduko de Jasono (chessnerd Jason)2018-05-28T17:20:02ZGhost UserTraduko de Jasono (chessnerd Jason)@chessnerd Saluton Jasono (se vi permisi min nomi vin tiele). Multajn dankojn pro veni ĉe Framagito, kiu estas bona sekura loko.
* Mi respondas [vian mesaĝon](https://framagit.org/peppercarrot/webcomics/issues/13) kaj mi invitis vin ĉe ...@chessnerd Saluton Jasono (se vi permisi min nomi vin tiele). Multajn dankojn pro veni ĉe Framagito, kiu estas bona sekura loko.
* Mi respondas [vian mesaĝon](https://framagit.org/peppercarrot/webcomics/issues/13) kaj mi invitis vin ĉe la [PKK-Esperantujo](https://framagit.org/peppercarrot/translators/eo/pkk-esperantujo)
* Mi alŝutis vian tradukon de la R-o 24-a, mi lernas kiel uzi Giton, kiu estas tre amuza.
Fakte mi ne neniam kunlaboris pri tradukaĵo ĉe Framagito, nur ĉe mia [TTT-ejo](https://librefan.eu.org/), kun kaoseto unue, kiu ankoraŭ helpas min per ŝiaj retmesaĝoj.
> Tiel, mi estas verda ne nur ĉar mi parolas Esperanton.
Hahaha, mi ne estas eĉ verda en tiu bona senco. Fakte mia Esperanto estas tre mallerta sed mi esperas, ke ĉi-jare mi povas progresi.
Vi ne bezonas la francan. Mi uzas fojfoje la francan tektson por trovi pli bonan dirmanieron. La franca traduko de la R-o 24-a estas tre bona kaj kreema kaj pli amuza ol la angla, laŭ mi. La homoj verkis la tekston tiele, ke ĝi staras en la originalaj vezikoj. Ili ne ŝanĝis ties dimension.
Kvankam mi ne konas la hispanan lingvon mi rigardas tiun tradukon ankaŭ.
Ĉi tie vi povas skribi angle aŭ esperante, laŭ vi volas. Se iu ne povas paroli la anglan, ni devas paroli esperante. Se iu ne povas skribi facile esperante, tiu povas paroli la anglan.
* Vi povas vidi tie la oficialan pasintan tradukadon ci-tie ĉe [Framagito](https://framagit.org/peppercarrot/webcomics). Vi ne povas facile elŝuti nur unu tradukon. Anstataŭ vi povas [facile elŝuti la tutan bildstrion] (https://framagit.org/peppercarrot/webcomics/tree/master)
* Vi povas ankaŭ vidi mian tradukadon: [“Pipro kaj Karoĉjo” : Pretaj bildstrioj](https://librefan.eu.org/node/767)
* Ĉe Framagito, la EO tradukado ŝanĝitas, mi devas rigardi ĉiun rakonteton.
Mi komencis eldoni miajn tradukaĵojn ĉe mia peco de TTT ĉar mi ne ŝatas Github-on, kie la tradukado de la bildrakonto de David kuŝis. Mi volis tute liberigi Pipron kaj Karoĉjon.
Mi ne ŝatas ĉiujn tradukaĵojn aŭ rakontojn de PkK, tial mi eldonis miajn propajn aĵojn, ekz-e, [La Leciono de Pipro](https://librefan.eu.org/forum/460) aŭ [Metamorfozoj](https://librefan.eu.org/forum/466).
Pri la 24-a rakonto, eble vi povas legi kaj diskuti mian korektitan tekston ĉe mia peco de TTT sur la [forumo - La Unueca Arbo](https://librefan.eu.org/forum/473) Vi ne eĉ bezonas skribi vian retadreson, vi povas simple skribi rekte. Kiam ni decidas, ke la teksto estas preta, mi povos fari Merge Request-on. Mi ankaŭ devas lerni kiel uzi Framagiton (= Gitlab) rekte de mia komputilo, sen Firefox.
Rakontaĵo probable ne estas ĝusta vorto sed nur mia kapriza invento. kaoseto diras Rakonteto-n, la oficiala tradukado nun diras Ĉapitro, kiun vorton vi proponas? bonvolu vidi [Rakonto, rakonteto, rakontero, rakontaĵo](https://librefan.eu.org/node/717). vidu #2
Ĝis!